Kvankam mi konas Teozofion jam de multaj jaroj, mi ne sciis pri ULT, nek pri William Quan Judge kaj Robert Crosbie. Krom H. P. Blavatsky kaj H. S. Olcott, mi kredis, ke la “gravaj nomoj” de Teozofio estis Annie Besant, Charles Leadbeater kaj Krishnamurti, kaj ke la tiel nomata teozofia movado koncentriĝis nur en la Teozofia Societo de Adyar (Bharato).
Mi estis preskaŭ aliĝonta al tiu societo, ĉar mi kredis, ke nur tiel farante mi povus partopreni teozofian loĝion kaj studi la verkojn de Blavatsky, Besant, Leadbeater kaj Krishnamurti. Mia financa kondiĉo tamen tion ne permesis, kaj ne eblis al mi la aliĝo nek tiu de mia edzino. La pagotaj kotizoj nur por havi la eblecon komenci studi tiujn temojn ne estis entute allogaj.
Iam, ni ĉeestis teozofian publikan prelegon, kiu instigis mian scivolemon pro la alparolitaj temoj. Mi do decidis esplori ion pli pri ĝi; mi esploris interreton en la lingvoj, kiujn mi majstras, kaj fine mi trovis la paĝon filosofiaesoterica.com (en la portugala lingvo). En ĝia titolo estis mencio al “klasika kaj originala teozofio”, esprimo kiu instigis alian scivolemon. Nu, ĉu eble ekzistas iu moderna kaj malvirtiĝita teozofio, kiu pravigas la ekziston de klasika kaj originala teozofio? Celante ricevi la respondon al tiu demando, mi do decidis skribi al la retadreso tie menciita.
Ekde tiam mi ricevas ĉiutage objektivajn, alte teknikajn kaj esplore altnivelajn studojn pri La Sekreta Doktrino, Iziso Senvualigita, La Ŝlosilo de Teozofio, La Voĉo de l’ Silento, La Dhammapado, kaj multajn aliajn ege enhavoriĉajn informojn pri verkoj, filozofoj, psikologoj kaj diversaj temoj. La Teozofio nun ŝajnas al mi vere viva, racia kia mi konis ĝin ankoraŭ adoleskanto, sen idolkultoj aŭ dogmoj ĉiuspecaj.
Ĝi ankaŭ fariĝis ĉiutaga konversacia temo en mia familio dum la diversaj momentoj, kiam ni estas kunigitaj diskutante pri gravaj aferoj, kiuj helpas nin en nia evoluiĝo kiel senmortaj estuloj. Dum ĉiuj tiaj momentoj, ULT estas kun ni, firmigante la devon ekzempligi en la praktika vivo la principojn de la teozofia filozofio per la kompreno de la SUPERA MEMO. [1]
Aliĝi do al ULT fariĝis natura dankema gesto kiel konsekvenco de senvualiĝo de klarvido al la vera Teozofio.
Robert Crosbie dirás, ke ni devas labori pri Teozofio kiel H. P. Blavatsky kaj W. Q. Judge faris, kaj realigi la laboron je iliaj manieroj. [2] Al tiuj du nomoj mi aldonas tiun, de R. Crosbie mem, kies strebo por daŭrigi vivanta la originalan laboron de H. P. B. estas ekzempla.
Tiuj tri nomoj formas la triado de la aŭtentika kaj originala Teozofio, kiu multege helpas min, ankaŭ helpas multajn aliajn homojn, kaj certe difinas ĝian definitivan rolon en la 21-an jarcenton.
Lukas Jasumura

Mi kaj la Unuiĝinta Loĝio de Teozofiistoj fare de Lucas Yassumura estas disponebla laŭ la permesilo Creative Commons Atribuite-Nekomerce-Neŝanĝite 3.0 Neadaptita.
———————
[1] Vidu la Deklaracio de la Unuiĝinta Loĝio de Teozofiistoj.
[2] CROSBY, Robert. Originala teksto en la libro “The Friendly Philosopher”.